La hejma retpaĝo

Ĉefpaĝo

Pri mi

Saluton, amikoj! Bonvenon al mia persona retejo. Mi nomiĝas Igorj Gorjaĉev. Mi estas sperta programisto kun pli ol dudek jaroj da profesia sperto. Mi estas uzanto de Linux kaj libera programaro ekde la fino de la 1990-aj jaroj. Mi uzis Debian GNU/Linux dum proksimume 20 jaroj, kaj kelkajn jarojn antaŭe mi ŝanĝis al Guix System kaj ankoraŭ neniam bedaŭris. Krome, mia plej ŝatata 'tamagoĉi' estas GNU Emacs. Mi preferas la programlingvojn: Erlang, Elixir kaj Guile Scheme. Krom la laboro, miaj pasioj estas muziko, fotografado, biciklado kaj Esperanto. Mi regas kvar lingvojn en pli aŭ malpli granda grado. Mi loĝas en Burgaso (Bulgario) kune kun mia familio kaj du hundoj. 🐶🐶 Miaj kredoj: anarkiismo ⚑Ⓐ, ateismo 🚫🙏, libereco, egaleco. Mi estas kontraŭ faŝismo, iu ajn diskriminacio, kompanioj kaj kapitalismo. Kaj mi estas tute flanke de Ukrainio. ❤️🇺🇦

Utilaj ligiloj